Kiel Zamenhof kredeble pritaksis vort-internaciecon, laŭ teorio de Helmut Velger

Kiam Zamenhof vortigis sian malbonfaman dekkvinan regulon de la Esperanta Fundamenta Gramatiko, li sciis plurajn kulturhavajn eŭropajn lingvojn kaj ilian tutmonde dominan rolon. Tial li difinis vorton 'internacia', kiam la plimulto de la lingvoj prenis (ĝin) el unu fonto", sed per tio li celis la plimulton de la gravaj 'civilizitaj' eŭropaj lingvoj. La germana analizisto de la fundamento de Esperanto, Helmut Welger, deduktas el tekstoj de Zamenhof, ke tiu ĉe tio pensis pri1) la hispana, la angla, rusa, portugala, germana kaj franca. La Usona Filozofa Societo mencias en sia raporto el 1887 kiel esencajn fontolingvojn por internacia lingvo la anglan, francan, germanan, hispanan, italan kaj rusan. Iuj aldonas al tio la polan, pro tio, ke tiu estis unu el la lingvoj, en kiuj Zamenhof publikigis sian lingvoprojekton kaj al kiu li referencas ripete.
(Antaŭnelonge mi trovis apogon al la nombro de sep "ĉefaj lingvoj de Eŭropo" en letero je 26-7-1905a de la franca matematikisto Charles Bourlet al Alfred Michaux, organizanto de la unua universala kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro, vidu "La franca periodo de Esperanto", eldonejo Ludovikito 1988, p.153) Elekto por kvar latinidaj lingvoj (la franca, itala, hispana kaj portugala) kontraŭ du el la slavaj lingvoj kaj du el la ĝermanaj, estas iom tro da kremo. Pli ekvilibra reprezentado de la tri gravaj eŭropaj lingvofamilioj estas miaopinie la franca, hispana, la itala aŭ la portugala, la germana, angla, rusa kaj pola. "Plimulto de la lingvoj" laŭ Zamenhofa kompreno tial konsistus el kvar el tiuj sep lingvoj. Pro historia kaj esperantoscienca perspektivo estas vere interese ĵeti rigardon al la plimulto de lingvoj laŭ la malnovdata mezurbazo de Zamenhof.

Kiu kvanto de eŭropaj lingvoj hodiaŭe konsistigas plimulton en Eŭropo? Laŭ www.Ethnologue.com estas en Eŭropo 234 lingvoj, el kiuj 36 kun pli ol tri milionoj da parolantoj2). Inter ili ankaŭ estas grandaj ne-naciaj lingvoj: la bavara, lombarda, majnfranka, napola-kalabria, piemonta, sicilia, svis-germana, tatara (ĉu eŭropa lingvo?) kaj venecia, sed tiujn Google Translate ne traktas.
Surbaze de eŭropaj lingvoj oni povas kompreneble klopodi al difinado de iu grado de 'eŭropa internacieco', kion eŭropanoj ofte konfuzas kun tutmonda internacieco. El didaktika vidpunkto estas utile kontrastigi konsekvence eŭropan internaciecon kontraŭ tutmonda internacieco. Sed kiel ni difinu la lastan, el tio ni ankoraŭ ne saviĝis.

Notoj

1. Vidu 'Kontribuoj al la norma esperantologio'. Zamenhof uzis la esprimon 'la plej ĉefaj regnoj' (vidu Fundamenton de Esperanto, Antaŭparolo, 1a alineo, dua frazo). Tiuj en lia tempo sendube estis 'la Granda Kvinopo' post la Viena Kongreso en 1815: Britujo, Aŭstrujo, Francujo, Prusujo (poste Germanujo) kaj Rusujo. En alia kunteksto, la Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj (1890), li parolas pri la atingo de la fina celo, kiam por ĉiu homo estos sufiĉe, scii ekster sia propra lingvo ..... (Esperanton), por .................. povi libere kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo. Por atingi tiun tutmondan kompreniĝon, Velger argumentas, Zamenhof verŝajne rigardis unualoke "lingvoj parolataj de tre multaj homoj kaj almenaŭ regione servantaj por internacia komunikado", t.e. krom la lingvojn de la Granda Kvinopo (angla, germana, franca kaj rusa) la portugalan kaj la hispanan.

supren

2. En 1900 li esperantistiĝis kaj kiel ano de la teknika komitato de "Touring Club de France" li proponis kun aliaj, ke tiu grava organizaùo organizu la unuan kurson de Esperanto en Parizo. Li ankaŭ fariĝ la prezidanto de la Pariza grupo. Poste li fondas en Parizo 19 grupojn de esperantistoj.

supren

3. Elfalas pro malpli ol tri milionoj da parolantoj: la bosnia, estona, eŭska, irlanda, islanda, jida, kimra, latva, makedona, malta kaj slovaka lingvoj, sen mencio de aliaj eŭropaj lingvoj, kiuj ne estas traktataj en Google Translate.

Valid XHTML 1.0 Transitional