Du ekstremoj: nombri homojn kaj nombri lingvojn

Por determini, kiom internacie disvastiĝinta via vorto estas, oni povas apliki tre diversajn mezurmetodojn.
La unua estas kompreneble, kiom da homoj rekonas kiel konatan iun certan vorton aŭ vorton multe similan kun la sama signifo. Tiu kiomo dependas de tio, ĉu oni rajtas enkalkuli ankaŭ homojn kiuj lernis fremdan lingvon kaj pro tio rekonas vian vorton. Por la plimulto de landoj en Eŭropo ekzistas sufiĉe precizaj taksaĵoj pri kiom da homoj lernis kiujn fremdajn lingvojn, ne por ekster Eŭropo.
Sed eĉ se vi volas limigi la tiomon al tiuj kiuj eksciis Eŭropajn lingvojn, la grado de 'intereŭropeco' de unu sola vorto estas ne-determinebla. Ĝi ja tute dependas de la vortotrezoro, kiun studintoj de fremda lingvo alproprigis.
Ĉu ne eblas taksi la gradon en kiu homoj akiris sciojn pri iu parto de la vortoj de lingvo, ekzemple de eks-koloniaj lingvoj? Kompreneble ekzistas impresaj ekzemploj de plurlingveco, en Afriko kaj Hindujo, sed ĝenerale la konoj de fremdaj lingvoj montriĝas esti limigitaj al kvanteto da vortoj. Kaj nia scivolo pri 'internacieco' ĝenerale ne koncernas tiujn bazajn vortojn, pri kiu Esperanto jam havas establitajn terminojn.
Por taksi tiun gradon de internacieco ni tial devos esti kontentaj pri nombrado de homoj kiuj rekonas la vorton de el sia patrolingvo.
Kiam vorto estas internacia? Estas unua ekpenso meti la limon por tio je la duono de la nombro de denaskaj parolantoj. Interesaj rezultoj ne estos havataj en tiu maniero, ĉar la grandaj lingvoj inter si tro forte diferencas por povi formi 'koalicion' de plimulto por iu vorto. Eĉ Ĉinujo kun 20% da parolantoj de la monda loĝantaro povas kun neniu alia granda lingvo aŭ lingvoj fari plimulton se entute estas permesite rigardi la dek tri grandajn malsamajn ĉinajn lingvojn, kiuj kune formas la ĉinan lingvofamilion ('superlingo' kun kodo zho) kiel unuaĵon.
Ĉar 'la duono' ja ankaŭ estas arbitra limo, oni povus meti tiun limon je 30% anstataŭ 50%. En iu certa momento koalicio de la ĉina kun iu najbara lingvo devas veni sub vidatingo, kun la japana (2,05%) aŭ la vjetnama (1,15%). Aŭ ĉu tamen leviĝos koalicio de larĝa spektro da eŭropaj lingvoj (la teoria maksimumo por tiuj lingvoj kune estas 25%) ?
La konkludo devas esti, ke pro la diferencegoj laŭ grandeco inter la lingvoj en la mondo difino de 'internacia vorto' surbaze de nombroj da parolantoj rezultigas ne-honestan konkursadon, kie ajn oni metas la limon1).

La alia ekstremo en la metodaro estas egalrajtigo de ĉiuj lingvoj, almenaŭ tiuj 172 tutmonde2) (ene de GT: 51) kun minimume 3 milionoj da parolantoj, tiel ŝajnas al mi. La duonon, 86 lingvojn, ĉiukaze oni neniam arigas. Se oni malaltigas la nombron de bezonataj lingvoj por la predikato 'internacia vorto', koalicio de influataj de la angla lingvoj verŝajne havas la plej grandan ŝancon. Tiam oni ekhavas precipe vortojn kiuj origine venas el la angla. Same ne plezurige. Ĉu ekzistas vojo meza?

Notoj

1. Marcos Cramer, membro de la Akademio de Esperanto, elpensis, ke oni povas ankaŭ eliri de la kvadrata radiko de la nombro da parolantoj. Povas ke tiam pluraj konkurencaj koalicioj ekeblas, sed tamen mi timas, ke tio ne solvas la problemon de dominado de unu aŭ kelkaj lingvoj.

supren

2. 36 eŭrope (ene de GT: 28)

Valid XHTML 1.0 Transitional