Eŭropaj lingvoj: grandaj malplimultaj kaj malgrandaj oficialaj

Kiu kvanto da eŭropaj lingvoj hodiaŭe konsistigas plimulton en Eŭropo?
Laŭ Ethnologue.com estas en Eŭropo 234 lingvoj, el kiuj 36 kun
pli ol tri milionoj da parolantoj. Inter ili ankaŭ estas grandaj ne-naciaj
lingvoj, kiujn Google Translate ne traktas, supozeble pro ilia manko de
oficiala agnosko kaj konsiderinda koincido de ilia vortprovizo kun tiu
de oficialaj lingvoj:
la bavara (13,3 milionoj da denaskaj parolantoj), la svis-germana (6,5 milionoj)
kaj la majnfranka (4,9 milionoj), kiuj koincidas kun la norm-germana;
la lombarda (9,1 milionoj), napola-kalabria (7,0 milionoj), venecia (6,2 milionoj),
sicilia (4,8 milionoj) kaj piemonta (3,1 milionoj), kiuj koincidas kun la norm-itala
kaj la tatara (6,5 milionoj, granda indiĝena lingvo de Rusuja federacio)

Surbaze de eŭropaj lingvoj oni povas kompreneble klopodi al difinado de iu grado de
'eŭropa internacieco', kion eŭropanoj ofte konfuzas kun tutmonda internacieco.
El didaktika vidpunkto estas utile kontrastigi konsekvence eŭropan internaciecon kontraŭ
tutmonda internacieco. Sed kiel ni difinu la lastan, el tio ni ankoraŭ ne solviĝis.

Elfalas pro malpli ol tri milionoj da parolantoj: la bosnia, estona,
eŭska, irlanda, islanda, jida, kimra, latva, makedona, malta kaj slovaka lingvoj,
sen mencio de aliaj eŭropaj lingvoj, kiuj ne estas traktataj en Google Translate.

Valid XHTML 1.0 Transitional