Kelkaj statistikaj difinoj

Laŭ Ethnologue.com, la publica brako de la Usona esplorinstituto SIL (Summer Institute of Linguistics), estas proksimume 6909 vivantaj lingvoj en la mondo, el kiu mezume ĉiun semajnon mortas unu. Preskaŭ 4000 el ili havas malpli ol mil parolantojn, 5625 malpli ol 100.000 kaj 6737 malpli ol 3 milionojn. Do 172 lingvoj havas minimume tiun nombron da parolantoj. Inter tiuj verŝajne ankaŭ estas tiuj pri kiuj vi neniam aŭdis. Kvin el ili havis sian lulilon en Ameriko, 41 en Afriko, 36 en Eŭropo kaj 90 en Azio. Tiuj aziaj lingvoj estas parolataj kune de proksimume 61 elcento de la monda popolaro.

supren

Plurfoje lingvoj kun parencaj vortotrezoroj estas arigitaj en unu lingvogrupo. Ni nomos tion 'superlingvo'.
La plej granda superlingvo estas la ĉina, kiu ampleksas dek tri lingvojn.
La Honkonga ĉina lingvo kun kodo Yue estas aparte traktata de Ethnologue.com, pro la aparta statuso de Honkongo sub Ĉina suvereneco, sed Google Translate ne tradukas al/el ĝi.

Valid XHTML 1.0 Transitional