Ekspliko pri virtuala akademia valoro kun ekzempliga studaĵo

Ni demandis pri mezvojo inter valoraljuĝado al lingvoj laŭ la nombro da denaskaj parolantoj1) kaj egalrajtigo de ĉiuj lingvoj (kun minimume tri milionoj da parolantoj).
Ebla solvo estas pesi lingvojn surbaze de ilia evolustato.

Marcos Cramer, membro de la Akademio de Esperanto, proponis limigi sin al 'seriozaj skriblingvoj'. Tio signifas lingvojn

Mi preferas pli facile funkciigeblan pesadon, nome pesadon de la nombro da studentoj por ĉiu lingvo. Tio ŝajnas ankaŭ juste entrakti la evolustaton de lingvo. Ĉi-tie montriĝas alia mezurproblemo. Ja tre granda nombro de studentoj en la mondo ne studas en sia denaska lingvo. Se ni malprenus la denaskan lingvon kiel elirpunkton kaj elirus de la instrukcilingvo2), tiam ni tuj trafiĝus malegalecan konkurson. Sendube la angla aperos kiel granda 'venkinto'.
Estus ideale, se ĉiu povus studi en sia gepatra lingvo. En kiu grado tio eblas dependas de la rajtoj kiujn la naciaj aŭtoritatoj donas al la parolantoj de malplimultaj lingvoj. Oni povas rigardi kiel signon de maljusteco, se tio ne okazis sufiĉe. Tial mi pledas por divido de la nombro da studentoj en lando laŭ la proporcio de nombroj da parolantoj en la tuta enloĝantaro (pro praktikaj kaŭzoj mi tamen ne konsideras lingvojn kun malpli ol tri milionoj da denaskaj parolantoj). Tiel soci-ekonomie diskriminaciataj lingvoj ricevas justan parton en la evoluado de la lando kiel tuto. Tiu lingvo-emancipiva vidpunkto ne efikas rekte al la nombroj de studentoj kun iu certa denaska lingvo, sed tra la nombro da studentoj en ĉiu lando aparte, en formuloj:
Se dLi estas la nombro de denaskaj parolantoj de iu lingvo Li, tiu nombro devas esti specifigita en ĉiu lando aparte, tiel ke la nombro de denaskaj parolantoj de lingvo Li en lando La estas dLiLa. Oni formas el tio la koeficientojn cLiLa kun c<sub>LiLa</sub> oble Σd<sub>LiLa</sub> sumita laŭ Li = d<sub>LiLa</sub>, kie Σd<sub>LiLa</sub> sumita laŭ Li, egalas proksimume3) la nombron da enloĝantoj en La. Tiam la koeficientoj cLiLa estas uzataj por formi s<sub>Li</sub> = Σc<sub>LiLa</sub> sumita laŭ La, oble s<sub>Li</sub>, kie sLa estas la nombro de enskribitoj en lerninstitutoj de tria grado.
Kvankam estas neverŝajne ke malavantaĝigataj lingvoj, ekzemple en Hindujo aŭ Sud-Afriko, pro tiu kompensiva kalkulado kontribuos al la liverado de propraj internaciaj vortoj, tamen pro la kolektiva efiko de la metodo la influo de dominaj instrukcilingvoj estos forte moderigita. La metodo ŝajnas esti malsimpla, sed apliko de la supre donitaj formuloj estas simpla. Ankaŭ la donitaĵoj pri la nombroj da studentoj en lando estas senpere haveblaj el Unesko-fontoj4).
La nomo kiun mi proponas por indiki la valoron de lingvo laŭ la nombro da studentoj, se tiuj enirus la institutojn je triagrada nivelo proporcie al la nombro de parolantoj en la tuta enloĝantaro, por ĉiu lando aparte, estas 'virtuala akademia valoro' (v.a.valoro). En statistikaj kalkuloj tiu nombro devas esti esprimita kiel elcento je la sumo de v.a.valoroj de ĉiuj lingvoj konsiderataj.

Surbaze de tiuj donitaĵoj mi kalkulis la statistikajn pezojn por sesdek lingvoj (36 eŭropaj5), 21 aziaj, 2 afrikaj, 1 amerika). Por montri kiel tia diferenciga valoraljuĝado de lingvoj povas influi la elekteblon de internaciaj vortoj kiel propre esperantaj (laŭ la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko) mi faris liston de 99 Esperanto-vortoj6), kiuj ĉiuj estas malrekomenditaj en la kolumnoj "simplaj samsignifaj vortoj" de la purisma movado "la bona lingvo". Mi determinis, kiuj vortoj el tiuj estas internaciaj (t.e. rekoneblaj en minimume la duono de la lingvoj laŭ la sumo de iliaj pezoj) kaj kiuj ne. Tio liveris 43 internaciajn vortojn kaj 56 ne aŭ ne sufiĉe internaciajn vortojn.7) Ĉi-sube ili estas listigitaj laŭ malkreskanta grado de internacieco en la suba listo.

1ameno 9infarkto 16pseŭdo- 23anglicismo 30hermet(ik)a37dekalogo
2villo 10endemio 17kronika 24sekularizi 31stilistiko 38regeneracio
3teĥnologio 11daltonismo 18administratoro 25emigracio 32diskrediti 39sanitara
4globuso 12reportero 19bravisime 26deismo 33frazeologio 40kantino
5konfederacio 13analitiko 20antisemita 27regatto 34fatamorgano 41aŭtodidakto
6pastoralo 14reflektoro 21ultramaro 28farmakologio 35subreto 42debuti
7gasometro 15dramaturgio 22netto 29emigri 36slango 43ekzegezo
8heterogena

Tabelo 1: vortoj kun alta akcepteblo en Esperanto kiuj plenumas la kondiĉon de 'kompreneblo de la pli granda nombro de studentoj je tria nivelo'

Ĉu ili vere ĉiuj devas esti malrekomenditaj, oni povas sin demandi.

La 56 vortojn montratajn sube regas malpli ol la duono de la tutmonda studentaro kaj eble prave ili estis malrekomenditaj en la paĝaro de 'la bona lingvo'. Ankaŭ ili aperas laŭ malkreskanta grado de internacieco.

1anormala11latrino20multipliki 29sakrilegia39analfabeto48emerituro
2diktato12reciti21diverĝi 30epitomo40surda8) 49pigra
3konstelacio13strikta22eposo 31moto41regio50referato
4ekspansio14aŭspicio23brevo 32regulatoro42statisto51falto
5rojalisto15apostato24rektifi 33brutto43anso52pizango
6konverĝi16elo25devii 34biliono44seanco53makrocefalo
7propedeŭtiko17proskripcio26embrazuro 35reglamento45tirajloro54tino
8oranĝerio18afekcio27proskribi 36agendo46direkcio55vertago
9ĉirpi19dekado28akomodi 37dekokti47reduto56vertrago
10breviero 38investi

Tabelo 2: vortoj kun alta akcepteblo en Esperanto kiuj ne plenumas la kondiĉon de 'kompreneblo de la pli granda nombro de studentoj je tria nivelo'

Kompreneble tiu klasado ne enhavas juĝon pri la praveco de malrekomendo de la vortoj individue. Unue la grado de internacieco ne estas la nura kriterio por (mal)adopti vorton. Ekzemple la vorto 'antisemito', kvankam 'internacia', estas malrekomendinda, ĉar ĝia ekvivalento kontraŭsemidisto estas tuj komprenebla de ĉiuj lernantoj de la lingvo, kiuj komprenas la bazajn radikvortojn kontraŭ, sen, -id kaj ist.
Due, la dua parto de la 15a regulo tekstas "sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto".
Laŭ decido de la Akademio de Esperanto (kiam ?) oni estas libera elekti kiu el la diversaj vortoj de unu radiko estu la fundamenta. Tial oni povas opinii, ke ne administratoro, emigracio kaj konfederacio estas fundamentaj, sed la oficialaj vortoj administri, migri kaj federo, el kiuj oni formas administristo, elmigrado kaj konfedero (kunfedero?).

Inverse kun la vortoj malrekomenditaj de la anoj de 'la bona lingvo' kiuj ricevis virtualan akademian valoron malpli ol 50%, oni povas demandi sin, kiuj specoj de rezonado instigis esperantistojn ekuzi tiajn radikvortojn.
Iuj el ili sendube antaŭ la dua mondmilito estis pli internaciaj ol nun, ĉar tiam la franca lingvo ankoraŭ estis multe pli influa. Aliaj ne konscie estis prenitaj el la franca lingvo, ne ĉar tiu vorto penetris jam en multajn aliajn lingvojn, sed pro la influo de famaj francaj esperantistoj kaj vortaristoj.
Rimarkinde estas ke inter la malrekomenditaj vortoj kiuj ricevis ne-sufiĉan v.a.valoron ankaŭ estas oficialaj vortoj: rojalisto kaj multipliki, kiuj ricevis de 'la bona lingvo' la kontraŭkonsilojn reĝismano (eĉ reĝisto !) kaj obligi.

Notoj

1) Kutime ies plej bone regata lingvo estas la denaska lingvo. Alia termino estas 'gepatra lingvo', sed tiu ne ĉiam estas la plej bone regata lingvo. Tria, eble la plej bona, sed ne kutima termino estas 'hejma lingvo'.

supren

2) Ĝenerale ni supozis, ke en universitatoj oni instruas en la oficiala lingvo de la lando, sed ni konjektas, ke la nombro de universitatoj kiuj parte aŭ tute instruas en la angla estas multe pli granda ol ĝenerale pensate kaj ke ĝi daŭre kreskas.

supren

3) La sumo de tiuj denaskaj parolantoj , Σd<sub>LiLa</sub> sumita laŭ Li, en la lando povas iom malplii ol la tuta enloĝantaro pro ellaso de lingvoj kun - en la tuta mondo - malpli ol 3 milionoj da denaskuloj.

supren

4) Vidu ĉi-tie.
Por 26 el 212 ŝtatoj-membroj aŭ ŝtatoj-observantoj ni devis fari apartajn taksaĵojn de la nombro da studentoj.

supren

5) Ok eŭropaj lingvoj ne plenumis la kriterion de minimume 3 milionoj da denaskaj parolantoj, sed ili estis tamen enkonsideritaj.

supren

6) Ĉi-tiuj estis ĉiuj oficialaj (akceptitaj de la Akademio de Esperanto) aŭ uzataj de Zamenhof, projektinto de Esperanto.

supren

7) Vidu Derks, Johan (2011): Prunteprenado en Esperanton de vortoj el fremda lingvo.

supren

8) malrekomendita, sed nur en la lingvistika signifo de senvoĉa, malsonora, obtuza

Valid XHTML 1.0 Transitional